Urbo de Literaturo estas koncepto ene de la UNESKO-programo Reto de Kreemaj Urboj de Unesko[1] (angle Creative Cities Network), kiu estis lanĉita en 2004 por antaŭenigi kunlaboron inter urboj, kiuj uzas krepovon kiel gravan faktoron por sia urba disvolviĝo.
Diversaj literaturrilataj instancoj (ekz. PEN-sekcio, bibliotekoj, libroeldonejoj) povas kandidatiĝi por fariĝi Urbo de Literaturo.
La ideo de internacia reto de literaturaj urboj ekestis en Edinburgo en la fruaj 2000-aj jaroj.
La Reto havas membro-urbojn rilate al diversaj kreivaj kampoj: krom pri Literaturo ankaŭ pri Vidaj artoj, Metiaj kaj popolaj artoj, Dezajno, Gastronomio, Muziko, Kino [2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search